Por partopreni:
Unua paŝo – elektu bildon
Elektu la bildon kiun vi volas uzi. Ĝi povas esti foto kutime uzata por memeoj aŭ foto el viaj propraj. Multaj meme-kreipovaj programoj jam havas bildojn je dispono. Uzu ekzemple MemeGen kaj Memegenerator (bedaŭrinde ankoraŭ ne en Esperanto). Ni estas pretigantaj alian paĝon kun listo de la plej uzataj retejoj por tiu ĉi celo.
Dua paŝo – aldonu tekston
Per la uzo de meme-kreipova programo aŭ alia programo kiun vi preferas, skribu la tekston en la supra kaj suba partoj de la bildo. Ĉi tiu teksto povas esti bonhumora aŭ pripensiga – ni sugestas, ke viaj memoj priparolu lingvo-konservadon aŭ revigliĝon.
Tria paŝo – savu kaj alŝutu vian memeon
Savu la bildon kaj alŝutu ĝin al via plejŝatataj sociaj retoj, kiel ekzemple Instagramo, Tvitero aŭ Fejsbuko.
Kvara paŝo – aldonu kradvorton
Bonvolu noti: antaŭenigi la lingvan diversecon rete signifas kapabli komuniki en ajna lingvo kiun vi volas sen devige doni bitan enhavon je dispono al neparolantoj. Ĉiukaze, se vi deziras atingi pli vastan publikon, vi povas doni ĝeneralan tradukon de la priskiba teksto por ideoj kiuj povas esti malfacile tradukeblaj laŭlitere
Paŝo kvin – aniĝu al la konkurso
Paŝo ses: amuziĝu!